====== Dum somero en suna kamparo ====== ^Teksto/Muziko|Gust. E. JOHANSSON| ^E-teksto|[[E. JULIN]]| Origina titolo: **I somarens soliga dagar** ===== Teksto ===== Dum somero en suna kamparo Iras ni tra la verda arbaro Ho, for estas nia zorgaro. Kun gxodo kantu do. Halo'! Halo'! Ekiru nun al rava sun’, Ne sidu hejme gxis auxtun’! Ni marsxas for kun gaja kor’ Kaj gxuas de la florodor'. Dum somero en suna kamparo. Kun gxojo kantu do! Halo'! Halo’!. En printempo la venta susuro ravas nin dum la cxarma veturo, niaj kantoj ja sonas en duro. Kun gxojo kantu do! Halo'! Halo'! ekiru nun al rava sun', ne sidu hejme gxis auxtun’! Ni marsxas for kun gaja kor'’ kaj gxuas de la florodor'. En printempo la vento susuras, kun gxojo kantu do! Halo’! Halo’! Bele ondas gremkampoj nun sunaj, Arde brilas koloroj auxtunaj, Kaj junigxas la koroj maljunaj. Kun gxojo kantu do! Halo’!. Halo’! Ekiru nun al rava sun’, Ne sidu hejme en auxtun'! Ni marsxas for kun gaja kor’ Kaj gxuas de la belkolor'. Jes, junigxas la koroj maljunaj. Kun gxojo kantu do: Halo’! Halo’! En auxtuno la ventoj batalas, Kaj en vintro la negxflokoj falas, Sed kuragxe ni trilas kaj tralas. Kun gxodo kantu do! Halo'! Halo’'. Ekiru nun al rava sun’, Ne sidu hejme en auxtun'! Ni marsxas for kun gaja kor’ Kaj gxuas de la belkolor'. Hej! Kuragxe ni trilas kad tralas! Kun gxojo kantu do: Halo’!. Halo'! {{tag>kanto litero_d sveda}}