====== Dum vespero aŭ mateno ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Josef. Kohen-Cedek]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Hx. N. Bjalik]]| ===== Teksto ===== Dum vespero, aux mateno Mi eliros al promeno. /:Sub la mont', en val' arbara Staras akaci' multjara :/ Sorcxauxguras gxi pri l'sorto, Pri l'estonta viv' aux morto. /: Mi divenos laux florbrancxo: Kia estos la fiancxo? :/ Li el kia venos lando, El Poluj ' , aux Litva rando; /:Cxu en cxar' kun multa bono, Aux kun sak' kaj vag-bastono :/ Kia estos dot-trezoro, Perloj, cxu koral' en oro? /:Blonda li, cxu brun-vizagxa, Estos vidvo, aux junagxa? :/ Se li grizharulo estas, Mi pri l' geedzigx' kontestas; Petos patron: — Min mortigu, Nur al li ne edzinigu! Cxar ne volas mi oldulon, — Sed junulon, nur junulon! {{tag>kanto litero_d, hebrea israela tradukita}}