====== Dum vintra pluv' ====== ^Muziko|popolkanto| ^E-teksto|nekonata| ^MIDI|{{:muziko:dumvintrapluv.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:dumvintrapluv.png}} Dum vintra pluv' sur vojo, Sur marcxe kota ter', ja ter' Ekiras fisxkaptisto Por fisxi al river'. Refreno: >Kun sia pako, kun sia sako, >kun stang' el kano en sia mano, >Kun sia leda, hej trallala-he-da, >kun sia leda boto par'. La muelistineto Ekstaris cxe la pord', ja pord', Ke preter sxi li devu Tramarsxi al la bord' >Refreno "Cxu suldas mi pro pekoj, aux pro malbona far', ja far', Ke preter vi ne povas Mi marsxi nun sen bar'?... >Kun mia pako, kun mia sako..." >kun stang' el kano en mia mano, >Kun mia leda, hej trallala-he-da, >kun mia leda boto par'. "Malbonon vi ne faris, Ne faris pekojn vi, ja vi, Sed antaux ol foriri Tuj donu kisojn tri!" >Kun via pako, kun via sako..." >kun stang' el kano en via mano, >Kun via leda, hej trallala-he-da, >kun via leda boto par'. {{tag>kanto litero_D flandra popola notoj midi}}