====== Dum Vintro Ŝtormas Kaj Fridas ====== //Teksto - L. Derbenjov, muziko - A. Zacepin// //Kanto el la filmo "Ivan Vasiljevicx sxangxas la profesion"// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]], traduko el la rusa// ===== Teksto ===== Dum portas nin la ter' Ni kredas je la sam': Ni pensas kun esper' Pri la am', pri la am'. Ni cxiam sercxas gxin', Sed en la vivo-hast' Vera am', vera am' Estas rara gast'. //Refreno:// >Dum vintroj sxtormas kaj fridas, >Dum pluvoj vipas-senbridas, >Dum steloj kure rapidas - >En kutima mizer' >La homoj homojn ne vidas, >La homoj homojn malfidas, >La homoj homojn perfidas >Kaj solecas eterne sur ter'... Dangxera amo-sxajn' Vin gvatos tie cxi: Vi trovos amon - kaj Misos gxi, misos gxi. Perfidos l' amo vin, Sed en la vivo-kur' Tedas nin, tedas nin Pensi pri l' futur'. >//Refreno// Sed ja ekzistas gxi - Plej kora mia am', Kreita nur por mi Por etern', por cxiam'. Mi sercxas plu sen fin', Sed en la vivo-bril' Trovi gxin, trovi gxin' Estas malfacil'. >//Refreno// {{tag>litero_d kanto rusa}}