====== Dumnokta Aviado ======
//Kantas [[Kajto]], auxtoroj W. Auld kaj Nanne KALMA//
===== Teksto =====
Silent' - krom nur mallauxta zumo
Kiu la orelojn ne molestas
Obskur' - krom ke fantoma lumo
En la kajuto fosforeskas
Senmovaj sxvebas tusx-proksime
La astroj, kiel mil lampiroj
En nova mondo mi pligrime
Flugas en voj' de la pioniroj
{{tag>litero_d kanto}}