====== Dumnokte ====== ^Muziko|[[Eugen HILDACH]]| ^Poeto|[[Felix DAHN]]| ^Germana teksto|Die Finken schlagen, der Lenz ist da (Der Lenz)| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Kun fringo-kant' kaj viol-odor' Printempo cxasis la vintron for. Subite, sekrete, dum nokta silent' Gxi venis al ni sur flugiloj de l’ vent', Kaj nun gxi lumegas kun brila radi'. Malfermu la pordojn, la korojn al gxi. >Salut-sonoriloj Sonu en hxor' Kun gloraj jubiloj Por gxia honor'! Dumnokte kiel per sorcxa far' La mondon ornamis cxeriz-florar'. Farigxis dumnokte la ter' kaj cxiel' Miraklo surpriza, miriga fabel'. El domo kaj domo, el koro kaj kor' Cxagrenojn cxasis la rido for. >Kaj cxie kaj cxie De vocxoj mil Lauxtigxas ebrie Printempa jubil'. {{tag>kanto litero_d germana}}