====== Dumvintre la maro ====== ^Teksto / Muziko|Enrico RUGGERI| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINI]]| Origina titolo: **Il mare d'inverno** ===== Teksto ===== Dumvintre la maro nur estas filmo nigrablanka en televid' kaj nubovualo alproksimigxas el cxielo kvazaux insid' sablo malseka kaj letero de la vento kunportata for. Hundoj felicxaj pro kuradoj surdunaj, laca sxvebado de mevoj maljunaj, kaj mi kiu restas cxi tie en la sercxo de kaf'. Dumvintre la maro jen koncepto nekonsiderata de la pens'. kiel olda varo estas cxiam superata de la konkurenc'. Fermaj hoteloj kaj afisxoj kiuj igxis nelegeblaj jam, auxtoj postlasas la sulkojn sur stratoj kie somere ne estas pluvado kaj mi kiu nun ne kapablas ecx paroli kun mi Cxesos malvarmo, kolorigxos iom post iom la tuta strand' jxurnaloj radioj enaere dissendigxos muzik' de jxazband', amaventuroj en dancejoj lumigitaj plenaj de malver', en komencigxos vespero koncerta, dum sunombrelo restos aperta, mi plongxas dubeme en pensojn travivitajn jam. Maro maro, tien cxi neniu venas por fortreni min Maro maro, tie cxi ni lernas resti solq kun rintim' maro maro mi ne povas rigardi vin tiel cxar vent' agitas min kiel kosxmar' vent' agitas min kiel kosxmar'. {{tag>kanto litero_d itala}}