====== Dunoj ====== ^Teksto|[[GNR]]| ^Muziko|[[GNR]]| ^Esperanta teksto|[[:wiki:user:tuvalkin|António MARTINS-Tuválkin]], 1990| ^Kantas|[[GNR]]| ===== Teksto ===== Dunoj… similas divanojn: ĉemaraj kaŝejoj strandapude, diskreskas la mesembriant’… Ni kuŝas surdune, la cetero fremdas… Okuloj okulojn klarlavita penso… Ni frandas dolĉaĵojn por korpo kaj menso, rakontas sekretojn ĵetante ŝtonetojn… Saltante lantmove kvazaŭ en to-vo… Troas la vortoj ĉar ni ko-to-po… Dunoj kvazaŭas divanojn: kaj ni du kune, kun haroj malsekaj, kuŝante brakume en salaj dormsakoj… Surdune ĉe roza sunlev’… Spektante rubbotelojn flosantaj malplenaj laŭ l’ onda frumaten’… ===== Eksteraj ligoj ===== * http://natura.di.uminho.pt/~jj/musica/html/gnr-dunas.html Originala teksto * http://youtu.be/HckV7T0NHno Originala video {{tag>kanto litero_d popa portugala}}