====== Duondiro ====== ^Teksto|[[Rokbando Queen]]| ^Muziko|[[Rokbando Queen]]| ^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| ^Kantas|[[Freddie MERCURY]]| **Noto:** Tio cxi estas kantebla traduko de la kanto "**Innuendo**", de la angla rokbando **Queen**. La kanto estis unue publikigita en la albumo "**Innuendo**" (1991). Tie cxi unue legigxas kantebla versio, poste sxlosiloj por kantado de tiu versio kaj finfine lauxvorta traduko de la kanto. ===== Duondiro ===== U! U! Daŭras sunanta la sun´, kaj dezertoj sablas Daŭras la ond´ frakasanta ĉe l´ olda mar´ Dum estas la vent´ kaj la stel´ kaj ĉielo Ĝis disfalas montoj en ebenaĵ´ //Refreno:// >Ho! Jes! Ni daŭre provadas! >Surŝnure stumblaj >Ho, ni daŭre provos, jes >Nur tempon perdantaj Daŭre ni vivas laŭ ras´, kolor´ aŭ kred´ La frenezec´ kaj avarec´ regnigas nin Kaj gvidas nin tradicio, superstiĉo, falsa religi´ Tra eonoj, sen ĉes´, sen ĉes´ //Refreno:// >Ho! Jes! Ni daŭre provadas! >Surŝnure stumblaj >Ho ni daŭre eraros >Ĝis la fin´ de l´ temp´ >Ĝis la fin´ de l´ temp´ (Interajxo) Tra l´ malĝojo, nu tra nia splendo Vin ne ĝenu mia duondiro Estu tiel, kiel esti povas vi Nur igu vin mem tio, kion kore esti volas vi Nur sekvu vian tempon, nur vi, nur vi Forlasos egoon, nur vi, nur vi, je via temp´ U! U! Se ekzistas ia Di´ aŭ ia justec´ sub la ĉiel´ Se estas cel´, ia kial´ pri nia mort´ aŭ viv´ Se estas respondoj al demandoj, kiujn endas fari ni Elmontru vin, detruu l´ timojn, for masko ĉi! //Refreno:// >Ho! Jes! Ni daŭre provadas! >Surŝnure stumblaj >Jes ni grimacas daŭre, jes >Kaj ja tio por esti, estos ĝi Ni nur daŭre provos Ni nur daŭre provos Ĝis la fin´ de l´ temp´ Ĝis la fin´ de l´ temp´ Ĝis la fin´ de l´ temp´ ===== Ŝlosiloj por kantado ===== **Unuan strofon** Unuan verson, la diftonga silabo **sky** en la angla originalo devas koincidi kun la vorto **sun´** en tiu ĉi traduko. Duan verson, la silabo **sea** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en la vorto **frakasanta**. Trian verson, la silabo **star** devas koincidi kun la vorto **stel´**. Kvaran verson, la unua silabo en **crumble** devas koincidi kun la unua silabo en **montoj**. **Refrenon** Duan verson, la du silaboj en **fine line** devas koincidi kun la du silaboj de **stumblaj**. Kvaran verson, la tri silaboj en **just passing** devas koincidi ekzakte kun la tri silaboj en **nur tempon**. **Duan strofon** Duan verson, la silabo **pure** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **regnigas**. Kvaran verson, la silaboj **and on and on** devas koincidi ekzakte kun la silaboj **sen ĉes´, sen ĉes´**. **Refrenon** La silaboj en **till the end of time** koincidas ekzakte kun **ĝis la fin´ de l´ temp´**. **Tian strofon** (post la interaĵo) Duan verson, la silabo **point** devas koincidi kun la silabo **cel´**. La unua longa silabo en **reason** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **kial´**. Kvaran verson, la lasta silabo en **yourself** devas koincidi kun la silabo **vin**. **Refrenon** Trian verson, la longa silabo en **keep** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **grimacas**. Kvaran verson, la du silaboj **will be** estas la tri silaboj **estos ĝi**. ===== Duondiro ===== (lauxvorta traduko nekantebla) Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe //Refreno:// >Ho jes! Ni daŭre klopodos! >Surpaŝi tiun malgrasan linion >Ho ni daŭre klopodos, jes >Nur pasigante nian tempon Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo, falsa religio Tra eonoj kaj plu kaj plu //Refreno:// >Ho jes! Ni daŭre klopodos! >Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion >Ho ho ni daŭre klopodos >Ĝis la fino de la tempo >Ĝis la fino de la tempo (Interaĵo) Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco Ne ofendiĝu pro mia duondiro Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem Uu, Uu! Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon //Refreno:// >Ho jes! Ni daŭre klopodos! >He surpaŝi tiun malgrasan linion >Jes ni daŭre ridetos, jes >Kaj io ajn estonta, ĝi estos Ni nur daŭre klopodos Ni nur daŭre klopodos Ĝis la fino de la tempo Ĝis la fino de la tempo Ĝis la fino de la tempo ===== Ligiloj ===== Pri la muzikbando: http://eo.wikipedia.org/wiki/Queen Pri la kanto (nur angle nun): http://en.wikipedia.org/wiki/Innuendo_(song) {{tag>kanto litero_q litero_d angla Queen}}