====== Egalec' Per Lingvo ====== ^Teksto|[[Georgo Handzlik]]| ^Muziko|[[Georgo Handzlik]]| ===== Teksto ===== Vi diras: "Egalec' per lingvo", Kaj nia lingvo tauxgas plej, Sed vi per auxto kaj mi perpiede Iras al sama kongresej'. Vi diras: "Egalec' per lingvo", Kun kafo cxe la televid', Dum mi malsatas sur la placo. En posxo nur dolaroj tri. Vi diras: "Egalec' per lingvo", Viandon vi acxetis por la kat' Kaj mi malseka pro la pluvo Tranokton sercxas sur la strat'. Vi diras: "Egalec' per lingvo", Sed tio ne funkcias pli, Cxar vi cxe Volvo trovis la laboron, Nepagipova estas mi. {{tag>litero_e kanto}}