====== Ekfloretis blanka roza flor' ====== ^Muziko|pola popola melodio| ^Teksto|M. Słobódzki| ^E-teksto|[[wpeo>Edward Wojtakowski]]| ^MIDI|{{:muziko:Ekfloretis_blanka_roza_flor.mid}}| Noto: //Populara soldatkanto el la periodo de la unua mondmilito.// ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Ekfloretis_blanka_roza_flor.png}} Ekfloretis blanka roza flor'. Mia Jocxjo, ho revenu jam, kisu, premu forte al la kor' — kun la rozo vin atendas via am'; mia Jocxjo, ho revenu jam — kun la rozo vin atendas via am'! Kiam venis de l’felicxo fin', dum la sojlon vi transpasxis for, kiam vi lastfoje kisis min — cxe la karabeno flirtis roza flor'; dum la sojlon vi transpasis for, cxe la karabeno flirtis roza flor', Kampon kovras jam nebulo nur, en arbar' auxdigxas venta plor', jen auxtuno — velkas roza flor', Jocxjo en la mond' — perdigxis lia spur' kampon kovras jam nebulo nur — Jocxjo en la mond', perdigxis lia spur'. Post somero pasis la auxtun' — jam forvelkis miaj rozoj nun; kion do donaci dum vizit', kiam vi revenos jam el la milit'; kion mi donacos dum vizit', kiam vi revenos jam el la milit'. Ree floras blanka roza gam' — mia Jocxjo ne revenos jam, en batalo lia krevis kor' — garnas nun la tombon mia roza flor'; en batalo lia krevis kor' — sur la tombo nun la blanka roza flor'! {{tag>kanto litero_e pola notoj midi akordoj soldata}}