====== Eklumiĝas lamp' ====== ^Muziko/Teksto|Yoneyama Masao| ^E-teksto|Kawamura Sinitiro| ^MIDI|{{:muziko:eklumigxas_lamp.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:eklumigxas_lamp.png}} Eklumigxas lamp' en krespuskvesper' per cxarmeta bril' de amo. Jen kaban' de l' mont', kiun en somer' mi vizitis kun songxflamo. Cxe la fenestro en dolcxrememor' mi sopiras vidi sxin nun. Sed la vento nur kantadas pri la tag' pasinta en la jun'. Vesperigxis jam en la altmontar' kaj ekmalheligxas supro, ecx la betular' blanka en najbar' kolorigxas kvazaux kupro. En la soleco vokis mi al sxi, vana estas mia la vok' kaj nur ehxo min respondas de senhoma malproksima lok'. Eklumigxas lamp' de la montkaban' ankaux nun en cxi vespero. Flustron de fluet' mi sen akompan' sola auxdas kun sufero. La sopiradoj kun la juna songx', kaj kun rememoro al sxi flugas jen for kiel steloj en cxielon por bela sxi. {{tag>kanto litero_e kanto japana notoj midi}}