====== Ekmuĝegis montoj ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^Origina titolo|Zahučali hory| ^E-teksto 1|[[wpeo>Ján VALAŠŤAN - DOLINSKÝ]] kaj [[wpeo>Eduard V. TVAROŽEK]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^E-teksto 3|[[wpeo>Joachim GIESSNER]]| ^Kantis 2|Qexteto Esperanto| ^Kantis 3|miksita kantista ĥoro Cantica| ^MIDI 1|{{:muziko:ekmugxegis_montoj.mid}}| ^MIDI 2|{{:muziko:ekbruegis_montoj.mid}}| ===== Teksto 1 ===== {{ :muziknotoj:ekmugxegis_montoj.png}} Ekmugxegis montoj, mugxis la arbaroj. /:Kien vi pasis for, miaj junaj jaroj?:/ Miaj junaj jaroj ne travivis belon; /:miaj junaj planoj:/ ne atingis celon. Miaj junaj jaroj, mi vin perdis tute, /:kvazaux en akvon mi: sxtonojn jxetus sxute.:/ ===== Teksto 2 ===== {{ :muziknotoj:ekbruegis_montoj.png}} Ekbruegis montoj, bruis la arbaroj, kien vi forfluis, ho junaĝaj jaroj? Miaj junaj jaroj, aĥ, ne uzis bonon kaj mi ilin perdis, kiel la flor’ kronon. Mia junulaĝo senutila estis, senutila estis, al mi kulpo restis. Mia junulaĝo, kien mi vin metis? Kvazaŭ mi ŝtoneton en la akvon ĵetis. Ŝtono en la akvo sin almenaŭ movos, sed reveni al mi la junec’ ne povos. ===== Teksto 3 ===== Ekmurmuris montoj, zumis la arbaroj: kien malaperis miaj junaj jaroj? Al la junaj jaroj mankis la beleco, kaj malgaje pasis temp’ de la juneco. Eĉ ŝtoneg’ en akvo, fine ĝi sin movas, sed la junaj jaroj ne reveni povas. {{tag>kanto litero_e kanto slovaka popola notoj midi}}