====== Ekskurskanto ====== ^Muziko|laŭ melodio de [[Bellmann]]: Hjärtat mej klämrnar| ^Esperanta teksto|[[P. Th. Justesen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Venis somero, suna vetero, blucxielo, verdarbar'. Hura! Ni kun la flago dum bela tago vivas en liber' kaj gxoj'. Hura! Nun ni sidas kune sur la herbo. Koro kantas, dum ripozas cerbo. Jen la vera ultra-viv-superbo! Gxoju do! Ridu do! Kantu do vi! Sub fagokrono staras kaldrono. Akvo sxauxmas, bolas tuj. Hura! Jen marmelado! Ecx cxokolado! Pan', butero kaj fromagx'! Hura! — Nekredebla, pleja acxskandalo! Sxajne restis hejme nia salo! — Ne! Mildigxu ree via galo! Salo jen! — Kia ben'! Cxio en plen'! Jen varma kafo! — Dankon, serafo! Kiom dia nia gxu'! Hura! Kie tabako? En mia sako. — Kaj la alumetoj? — Jen! — Hura! Birdoj en la arbokronoj kantas. Sube gekursanoj esperantas. Iu inter ili arogantas: „Sxafo, sxafeto, sxafego, sxafacx'„ Nu, sinjorino! Arangxulino! Vivu vi kaj dankon! Hip! Hura! Vivu Danlando kaj Esperanto! Brak' en brak' progresu! Hip! Hura! Nun ni pluen iru cxe la lago! Multaj horoj restas ja por vago. Ho! Vi bela, fresxa somertago! Gxuon kaj gxojon ni cxerpas cxe vi! {{tag>kanto litero_e esperanto}}