====== El Condor Pasa ====== ^...|D. Robles, J. Milchberg - Paul Simon| ^E-teksto|[[Ivan NAUMOV]]| ===== Teksto ===== '' [[Em]] [[G]]'' ''Svenigas vian spiron glito de l''' ''Forta bird' tra malhel''' ''[[H7]] [[Em]]'' ''Pasanta lante.'' '' [[G]]'' ''Kaj trancxas helan puron de cxiel''' ''Preter lun', preter stel','' ''[[H7]] [[Em]]'' ''Kondor' flugante.'' '' [[C]]'' ''Nek sago nek rigardo tusxos lian vojon'' '' [[G]]'' ''Laux mola vent', tenera vent'.'' '' [[C]]'' ''Kaj vi surtere gxuos pluan fojon'' '' [[G]]'' ''Sonoron de la mondsilent'...'' ''[[H7]] [[Em]]'' ''De l' mondsilento.'' Tra polvoj de la viv' pasxanta hom', Scias vi cxion krom Flugila tremo. Realo estas kvazaux dauxra plongx'... Gvidas vin nur en songx' Alteca emo. Kaj tiam vi samkiel ido de kondoro Laux mola vent', tenera vent', Konvinke surflugilas al la suna oro Tra tinta son' de l' mondsilent... De l' mondsilento. {{tag>litero_e kanto akordoj hispana}}