====== El ĉiuj knabinoj konataj pro ĉarm’ ====== ^Melodio|anonima, 1843 en: BRAUN, Liederbuch für Studenten| ^Germana teksto|anonima, simile: Heinrich Christian BOIE (1797) el la angla »The Pretty Sally« de Henry CAREY (1715)| ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ^Originala titolo|Von allen den Mädchen, so blink und so blank (Die Lore am Tore)| ===== Teksto ===== El cxiuj knabinoj konataj pro cxarm' Plej placxas al mi la Loreto, El cxiuj anguloj kaj stratoj de l' urb' Plej placxas pordega dometo. Ridetas la majstro, suspektas li jam, Suspektas li jam pri la Loro, Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag’, Al sxi, mia cxarma trezoro. Kaj kiam sxi venas tra nia stratet’, Kaj ritme auxdigxas sonoro De sxiaj botetoj sur strata pavim', Ne tauxgas plu mia laboro. Kortegajn frauxlinojn kun or' kaj juvel' Belece superas la Loro, Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag', Al sxi, mia cxarma trezoro. Kaj kiam alvenas naskigxo de Krist', Da mono mi havas amason, Por nova surtuto gxin sendis patrin' — Mi donas al sxi en la kason; Se portus diablo ricxajxojn al mi, Mi cxion donacus al Loro, Al sxi mi pensadas dum nokto kaj tag', Al sxi, mia cxarma trezoro. Sed kiam alvenos sunbrila somer' — Anstataux migradi laux moro — Farigxos mi majstro kaj burgxo de l’urb' Per propra, metia laboro. Farigxos mi majstro en nia urbet', Kaj mia edzin’ estos Loro; Ha, gaje ni vivos dum nokto kaj tag’ En amo kaj gxoja humoro! {{tag>kanto litero_e germana}}