====== El La Man' ====== //Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Kiel ofte ni haltis, hezitas kaj pensas Dubante pri la voj' Kiel ofte ni staras kaj reve atendas Por pli favora foj' Sed de tempo al tempo kelkfoje ni pensas Ni trovis ion pli' Ni etendas la manon por preni la bonon Sed vidas kiam gxi Forglitas el la man' Stranga okazo revidi vin kiam Mi fugxis al la sun' Jaro pasintis, mi pensis ke eble La tempo gxustas nun Mi vidis la lumon en via okul' Kaj demandis pri favor' Kaj mi kusxis kun vi tiun nokton la solan Kaj cxio estis for Forglitas el la man' Nenio estas por cxiam, cxio glitas for Lasas nur la memoron kaj la vundojn en la kor' Forglitas el la man' {{tag>litero_e kanto}}