====== El Malproksima Helo ====== //Muziko de V.Danilov, teksto de N.Cvileneva// ===== Teksto ===== El malproksima helo Vokas nin blu-cxielo, Montoj, arbaro kaj river'. Ni grimpas sur la montoj, Ni trinkas el la fontoj Akvon pli dolcxan, ol vinber'. //Refreno:// >Vagas ni gxis vespero, >Portas nin kara tero, >Kisas nin la auxdaca vent'. >Vojon en la malhelo >Montras la verda stelo >Sur la krepuska firmament'. Fajron arangxis kune, Eksidis oportune; Kantojn sxatatajn kantas ni. Bonegas cxi ripozo, Des pli - en granda dozo, Des pli - en bona kompani'. >//Refreno// Kusxas tra arboj bruaj Laux riveretoj bluaj Vojo de entuziasmul', Por ke parolo nia, Lingvo Internacia, Sonu en cxiu terangul'. >//Refreno// {{tag>litero_e kanto}}