====== El Mizero ====== ^Teksto|[[Marcelo REDOULEZ]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Plenumas|[[Kajto]]| ===== Teksto ===== Grizas la domaroj en cxi kvartalacxo, Tro mizera vivo pluas nur sen placxo. Nigre fumas kamentuboj de fabrikoj. Polvo kovras cxiujn murojn el terbrikoj. Tie logxas familioj nur ministaj, Kvazauxsklavaj homoj, cxiutage tristaj. La laborkondicxoj ofte tre dangxeras, Kaj salajro bezonkostojn ne superas. Grincas, knaras la malnova, rustoplena balancilo; malaperis gxia brilo. Tamen gxi fieras: Cxar transportas gxi de tero al cxielo tri geknabojn el infero al mielo - Amikeco veras. {{tag>litero_e kanto}}