====== El pueblo unido jamás será vencido ====== ^Teksto|[[wp>Sergio Ortega]]| ^E-teksto 1|[[Eduardo NAVAS]]| ^E-teksto 2|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto 1 ===== //Refreno (kriante):// >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! > >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! Staru hom’, jam venas la venk’, delonge ja marŝas malsuprul’ kaj vi kunmarŝos kune kun mi, kaj nia rev’, k nia kantad’ daŭre floros. Lum’ de ruĝa mateniĝ’ la ontan vivon disanoncas jam. Marŝu hom’, jam venkas la ver’, pli bela ja estos la ĉiel’. Finfine la feliĉon gajnu ni. Jen la kriad’, mil voĉoj plimultiĝos ĉesigante la neadon de liber’. Ja venkos juste nia patri-am’. >Kaj nun, popoloj stariĝas luktante >per voĉo tramonda kriante; Antaŭen! > >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! Patrio sin forĝas kiel glor’. De l’ sud’ al nord’, ĉiu malsuprul’ de la dezert’ ĝis la densa ĝangal’. Kaj via plor’, nian sangon fruktodona igos. Frat’, la teron kovros ni. Ĉi tien jam venas la malkaŝ’. Staru hom’, jam venkas la ver’. Mil miloj jam konvinkiĝis pri la ver’. Fripono ne disigu nin plu. Je nia kor’, portante veron k malfruan juston, mond’, liberigos vin ni. Ja restu plu nenia malveraĵ’. >Kaj nun, popoloj stariĝas luktante >per voĉo tramonda kriante; Antaŭen! > >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! //Refreno (lara lara lara lara lara):// >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! > >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkitaj! >Unuiĝintaj Popoloj, neniam venkotaj! //... forirante// ===== Teksto 2 ===== >El puxeblo unido >Hxamas' sera' vensido Ekstaru, kantu vi pri la triumf' Elmarsxas jam la flag' de unuec' Kaj venos vi kaj marsxos apud mi Kaj niaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor' La lum' de rugxa helauxror' Heroldas pri alven' de nova viv' Popolo, marsxu antauxen al triumf' Sen dubo venos pli bono en estont' Por la akir' de vera la felicx' Kaj en brueg' mil vocxoj batalpretaj levas sin Per kanto pri la liberec' Kaj venkas jam patrujo pro decid' >Popolo, gxi nune sin levas batale >Per vocxo giganta "antauxen!" krianta >El puxeblo unido >Hxamas' sera' vensido Patrujo strebas al popol-kunec' De nord' al sud' mobilizigxas gxi Ekde minejoj sunaj de la sal' Gxis arbaj aroj en la sudo, kune al Batalo kaj libor' por l' evolu' Proksimas nun por gxi estonta glor' Ekstaru, kantu vi pri la triumf' Miloble homoj petas pri la ver' De sxtalo jen hardita batalrot' Kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon' Virin' kun fajro kaj insist' Apudas sxi cxe brava laborist' >Popolo, gxi nune sin levas batale >Per vocxo giganta "antauxen!" krianta >El puxeblo unido >Hxamas' sera' vensido ===== Eksteraj ligoj ===== * [[wp>El pueblo unido jamás será vencido]] {{tag>litero_e kanto hispana politika}}