====== Eliras la eŭska al sun’ ====== ^Teksto|[[bemat ecxepare]] / [[gabriel aresti]]| ^Muziko|[[n. defelipe]]| ^Kantas|[[marcxela fasani]]| bernat ecxepare vivis dum la unua duono de la 16a jarcento. lia verko **Linguae Vasconum primitiae**, presita en la jaro 1545a, estas la unua euxsklingva presita libro. tiu cxi poemo parolas pri tiu historia evento de la euxska literaturo. por igi gxin konata al cxiuj nuntempaj euxskoj, gabriel aresti simpligis la klasikan lingvon de ecxepare kaj n.defelipe eltrovis tauxgan melodion. ===== Teksto ===== eliras la euxska al sun', pro tio gxoje ni dancu en kun’ jen la euxska lingvo ekmarsxanta el urb' garazi' tie gxia rang' estas ver' ne fantazi' se gxis nun inter cxiuj lingvoj estis gxi jxargon' nune male sub la suno brilos gxia glorblazon' bone pritaksita estis euxsk' en cxiu lok' sed al lia lingvo ade venis nura mok' eble cxar gxi neniam gxi uzatis en presej' sed mokantoj nun ekvidos ke gxi belas, belas plej cxiu euxsko povas nun paroli kun orgojl' cxar la lingvo patra estas cxe la famosojl' kaj por princoj kaj por kleraj uloj gramatik' estas nun pristudobjekto, inda, deca, sen kritik' kaj cxi tion sxuldas ni al garazia hom' hom' bordoa ema je cxi tiu idiom' de la euxska restos li unua la presist' ni lin danku cxar kun li ekstaris euxska libr-ekzist' etai lelori bailelo leloa zarai leloa' eliras la euxska al sun', pro tio gxoje ni dancu en kun' {{tag>kanto litero_e kasedo euxska}}