====== Elizabet (Maria Isabel) ====== ^Muziko|[[José Moreno Hurtado]]| ^Originala teksto|[[Luis Moreno Salguero]]| ^Esperanta teksto|[[Liven Dek]]| ^Esperanta plenumo|[[Feri Floro]]| ^Tipo|traduko| Nova prilaboro de pli frua versio. ===== Teksto ===== Sur tute dezerta plaĝo, ni du naĝis en liber', kaj mia gitaro sonis nur por vi Elizabet! Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin! Sunas kaj la plaĝo atendas nin! //Refreno:// >//Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon...// Sur la sablo jen vian nomon mi skribis, sed ĝin mi mem forviŝis, por ke neniu tretu ĝin, Elizabet' ! Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin! Sunas kaj la plaĝo atendas nin! //Refreno:// >//Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon...// La luno ĵaluze palis, la steloj lumetis for, dum viaj okuloj brilis, kaj galopis mia kor'. Prenu la ĉapelon, surmetu ĝin! Sunas kaj la plaĝo atendas nin! //Refreno:// >//Ĉiri-biri-bí - po-po-pon-pon...// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=zZCpZKygZGA - Registraĵo en Youtube {{tag>kanto litero_E, litero_M,}}