====== Elprovo ====== //Kantas [[Merlin]]// //Teksto kaj muziko de Daniel Kouto Vali, Aldrin Gandra, kaj Markone Froes// ===== Teksto ===== Sole restas la ludiloj Pro la tempo jam pasinta Pasas tagoj, pasas noktoj Sxi kusxinte plene revas Pri la princo kiu ne venas Kaj neniam trovos vere Pri deziroj malkonataj Kiujn ja elmontros oni Tenti al si, tenti al si Sxia pasinto senkolora Registrita sur la fotoj La vizagxo surspegule Estas nur mortantaj floroj Sxi perdigxas en imagoj De estinto kaj povinto Unuope suferantaj Uraganoj forgesitaj Plori pravas, plori pravas Sur la vojo naskas florojn Sxi kaj sxtormo trankviligxas Levigxante en ventego Sxi tuj povas vidi sin mem El farego restas cindroj El la cindroj feniks' venas Nun sxi povas plene vidi Belaj floroj surspegule Elprovo de viv', elprovo de viv' Elprovo de viv', elprovo de viv'... {{tag>litero_e kanto}}