====== Elspeco ====== ^Muziko|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta teksto|[[Eterne Rima]]| ^Esperanta plenumo|[[Eterne Rima]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Eterne Rima]]| ^Originala teksto|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== //Refreno:// vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro baro staras antaux li, pasas jaro mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas homoj ne volas scii, kio vere en vi sidas oni taksas vestojn kaj observas gestojn kasxu vin tuj, se vi ne sxatas tiajn testojn vivo estas bela, rigardu mian cxenon kiam mi surmetas gxin, mi havas gxojan mienon scenon tian nun imagu: kiam mi eliras cxiam la sxofor' atendas, preterpasantoj miras vi eble sxatas kuri, mi preferas veturi mi ne kapablas mem promeni, mi ecx povas jxuri la internajx' de mia auxto - vera pura ledo kranko en auxdigiloj, mono - mia kredo //Refreno:// vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro baro staras antaux li, pasas jaro mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' mi havas multajn amikinojn, ili cxiam flate agas akompanas min, cxar estas mi, kiu pagas ili bone konas vojon al miaj banknotoj venu mia kara - jen por novaj botoj mi estas malavara, ili estas tre avidaj mi estas grandanima, ili estas senbridaj neniam mi koleras, vendejon ni vizitas ili kisas mian cxenon, bone ili profitas tia manier' de esprim' de kares' mono estas elspezata, tio dauxras sen cxes' cxar elspezas tiu, kiu povas kun via malam', kun via dolor' //Refreno:// vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la vocx' de amaro, de kontrauxstaro baro staras antaux li, pasas jaro mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la cxambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret' ===== Tonsilabe ===== #http://youtu.be/qbTB6mcOQOE ===== Eksteraj ligoj ===== #http://letras.mus.br/eterne-rima/1649361/ {{tag>kanto litero_XX}}