====== En akordo ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Ĝi finfine estas for La ŝtono en la brusto Ĝis revido al dolor' Ekde aŭgusto Venu nova energi' Por problemoj novaj La malnovajn lasas mi Al la ĉionpovaj >//Refreno// >Ĉu mankas iluzi'? >En akordo, en ordo por mi >Ĉu vi iros kun la pli'? >En akordo, en ordo por mi Kiel fremda estas viv' Nenionmanka Venu agoj sen motiv' Papero blanka Venu nova energi' Venu varmaj ondoj Jen ni staras vi kaj mi En malsamaj mondoj >//Refreno// Kaj vespere venas sonoj de ludanta infanar' Miksiĝantaj en la aero kun la vento de la mar' Kaj mi sidas kun gitar' Venu nova energi' Venu varmaj ondoj Jen ni staras vi kaj mi En malsamaj mondoj {{tag>kanto litero_e}}