====== En akvo de la klara fonto ====== ^Muziko|[[George BRASSENS]]| ^Esperanta teksto|[[Jacques YVART]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Georges BRASSENS]]| ===== Teksto ===== En akvo de la klara fonto Ŝi tute nuda banis sin Sed forblovis la vento sen honto La vestojn de l' ĉarma knabin' Al mi ŝi signis pro pudoro Petis: "Kovru min per foli' Per folioj de vit' aŭ floroj Jen per lekant', jen per lili'" Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo Do korsaĵeton faris mi El petaloj de unu rozo De unu roz', de unu pli El vitobranĉo en proksimo Jupeton jen drapiris mi Ĝi elpetis la belulino Sufiĉis ja nura foli' Dankema, kvazaŭ al hazardo Ŝi kun brakumo kisis min Kaj responde pro mia ardo Jen ree senvesta la ondin' La junulin' la ludon ŝatis Ĉar en la fonto ja sen pent' Tut-tenura ŝi sin banadis Preĝante nur, ke blovu vent' Ke blovu vent' ===== Eksteraj ligoj ===== * http://vinilkosmo.com/?disc=vkkd19 - Pagxo pri la albumo, © Vinilkosmo 1998 {{tag>kanto litero_e}}