====== En bela kaj gaja Srem ====== ===== Teksto ===== En bela kaj gaja Srem, Por dolcxa vivo teren'! Knabino, kiel cxeriz', Agrablas ja sxia kis'. //Refreno:// >Srem, Srem, Srem, Por dolcxa vivo teren'! (2-foje) Multlokojn pasis mi jam, Sercxis knabinon el am'. Fine mi iras al Srem, Trovos sxin certe sen pen'. //Refreno// Sremano cxe la labor', Vitejon fosas dum hor'. Se en labor' trinkas pli, Knabinojn tuj kisas li. //Refreno// {{tag>kanto litero_e serba}}