====== En blua vitejo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Zvonko REHORIĆ]]| Origina titolo: **Vu plavem trnacu** ===== Teksto ===== En blua vitejo jen staras la dom', Pro verdaj folioj ne vidas gxin hom'. Mizera ellinga, al sorto indigna, Montrigxi al homoj ne povas pro tim', Kaduka, malnova jam jarojn ecx cent, Kaj en la vitej' vitojn sxiris jam vent'. El koto farita, per pajlo kovrita: Cxu estas gxi domo, aux acxa kaban'? Al mondo gxin donis la sxvit' de bonul', Dum zagorec((**zagorec** - logxanto de Zagorje, regiono post la Zagreba monto)) estis laux fat' servutul'. Sed gxi estas blanka, neniom gxojmanka, Kaj nun pro cxagreno jam igxis ruin'. Kaj multe da vino fortrinkis en gxi, La pastro sxercema kaj la instruist'. Kun ili la flanon kaj nuksokukajxon, Dividis felicxa pro gxoj' vilagxan'. Fenestre junulo, konata en lok', Jam varbis knabinon per mallauxta vok'. Kaj post don' de floro, kis' venis el koro. La knabo kelkfoje ecx dormis cxe sxi. En cxi dom' naskigxis po kelka soldat', Heroo li estis, kaj frato al frat'. Fremdulon gardadis kaj sangon versxadis, Pro dank', oni diris pri li: la stultul'. Kaj domo trankvila atendas pri prav', Ke iam al zagorec venos la sav'. Kaj sxajnis trankvila, de vento subtila, Auxdigxas en vitoj la malnova kant': Ho, Zagorje mia, vi terparadiz', Al vi tre fideli, jen mia deviz'! Dum sangon versxadis, li cxiam kantadis: Ho, ke mi revenu al Zagorje jam! Suferis li tiel dum longa miljar', Denove sur vitoj vidigxos florar'. Cxe mia monkresto naskigxas tagesto, Kaj gaja reestos la dom' kaj kaban'. {{tag>kanto litero_e pola}}