====== En Ĉi Tiu Momento ====== //Kantas [[Merlin]]// //Teksto kaj muziko de Markone Froes// ===== Teksto ===== En ĉi tiu momento, ĉi tie nun Ĉiuj malveroj estos veroj En ĉi tiu loko, ne malproksime Ĉiuj renkontoj estos eblaj Kaj la larmoj, kiujn mi verŝis Dum mi sekvis mian straton Estos markoj en mia pasinteco La registro de miaj suferoj Sed mi ne scias diri Kiom da malbonaj elektoj mi faris Sed mi ne scias diri Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis Tiel vivi Tagon post tago, nokton post nokto Unu paŝon ĉiufoje Leviĝante, lernante kaj falante //(denove)// Sed mi ne scias diri Kiom da malbonaj elektoj mi faris Sed mi ne scias diri Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis Tiel vivi Tagon post tago, nokton post nokto Unu paŝon ĉiufoje Leviĝante, lernante kaj falante Leviĝante, lernante kaj falante Leviĝante, lernante kaj falante En ĉi tiu momento. {{tag>litero_e kanto}}