====== En danc’ ====== ^Muziko|[[Aleksandr VASILJEV]]| ^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]| ^Esperanta plenumo|?| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Splean]]| ^Originala teksto|[[Aleksandr VASILJEV]]| Iom libera traduko de la kanto "Tancuj!" ("Dancu!") el la albumo "Rezonans" (2014) de la sanktpeterburga grupo Splean. ===== Teksto ===== La ondo al la bordo iras, La ondo glitas kaj deliras, Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro, L' ursin' kiel renversa ĉaro. La kapon mastras anarkio, Kaj kun botelo da viskio La maron kune ni admiras, La ondo glitas kaj deliras, Ni tretas sablon piednude, Ne estas homoj ĉi-apude, Per glutoj tempon ni mezuras, Io nin gluas, ligas, ŝnuras, Kaj al la bordo ondo iras, La ondo glitas kaj deliras, Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro, L' ursin' kiel renversa ĉaro. //Refreno:// >Post plia glut' ekflamas ni, >Unu du tri, >Jen estas nia lasta ŝanc'. >La mondon for, plenu l' anim' >Je mia ritm' >En danc' en danc' >en danc' en danc' >en danc' en danc' Ni sentis strange tiun logon, Ĉu glutis ni la saman drogon? Nun ni englutas la viskion, Ekhavas mensan anarkion, Ni tretas sablon piednude, Ne estas homoj ĉi-apude, La maron kune ni admiras, La ondo glitas kaj deliras, Mi volas por eterno sveni Aŭ fornavigi, ne reveni, Aŭ nur reveni se ni duos, Kun vi neniam mi enuos, Kun vi mi tute ne enuas Kaj la ĉirkaŭon plene ĝuas, Sen placoj, vicoj kaj stacioj, Sen ĉiuj ci-vi-li-za-cioj... //Refreno// En danc' — la ondo borden iras, La ondo glitas kaj deliras, En danc' — kaj pluvas la stelaro, L' ursin' kiel renversa ĉaro, En danc' — kaj pensa anarkio, Donu botelon da viskio, Donu botelon da veneno, Kaj ĉio plia nin ne ĝenu, Kaj ĉio plia forfikiĝas, Ni pro viskio nun vertiĝas, Monda sufok' ne plu vizitas, La ĉaro ne plu renversitas, Denove donu la viskion, Kaj jes vi legas penson mian, Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro, L' ursin' kiel renversa ĉaro. //Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=vm8vRgEomFE — la originala kanto {{tag>kanto litero_e rusa}}