====== En Gxangal ====== //O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== En gxangal' de magia hort' Kasxas sin via bela vizagx' Kaj vi elradias trankvilon, Sed jen estas mi kaj jen mia man' - Kaj tio ne estas troajxo. En lianoj plektigxas stel' Kaj al vi ne gluigxas neglekt', Cxar vi estas kvazaux niksino, Sed jen estas vi kaj jen via rido - Kaj gxi estas mia elekto. De sur brancxoj vi saltu, do, Miajn sxultrojn varmigu per string' Kaj akceptu brancxeton de mirto. {{tag>litero_e kanto}}