====== En kaĉ' ====== //Kantas [[Team']], Jursa - Martinelli// ===== Teksto ===== {{ youtube>alY5YTl25YQ}} Jen en kacx' mi trovigxas pro la am'. Jen en kacx' revirtigxas Donjxuan'. Ne malgranda flirto, artefajrajx', sed animenvolva realajx'. //Refreno:// >Kasx' >ne plu eblas jam >rekte al amo >kuras la kor'. >En sxia man' >nestas mi, infan'... >El cxi dramo >tiru min for! >Kamarad', >el kacx'! Maleblas fusx' jam nun sxi tro belas, kamarad'. Cxarm' sur la busx' venkas la koron pli ol spad'... Cxu sxi telefonos nun al mi? Min mortigas la melankoli'... >//Refreno// {{tag>litero_e kanto filmo ama}}