====== En kel' profunda sidas mi ====== ^E-teksto|laux [[wpeo>Otto Germano]] k. a.| ^Origina titolo|Im tiefen Keller sitz' ich hier| ===== Teksto ===== En kel’ profunda sidas mi Cxe plena vinbarelo; Mi estas gaja tie cxi Kaj trinki mia celo. Versxisto saltas, kiam mi Malplenan glason svingas, Kaj plena gxin redonas li: Mi trinkas, trinkas, trinkas! Demono tre turmentas min, Nomata soifego; Mi do forpelu tuj gxin Per plena vinglasego… La mondo sxajnas iluzi', — Kaj cxiun mi konvinkas, Ke rozkolora estas gxi: Mi trinkas, trinkas, trinkas! Sed ju pli multe trinkas mi, Des pli mi trinki devas; Konstante kreskas la pasi', Dum mi la glason levas. Mi do dauxrigas kun fervor’, — Nenion mi distingas Krom simpatia bonhumor': — Mi trinkas, trinkas, trinkas! {{tag>kanto litero_e germana}}