====== En la arbaro ====== ^Muziko|[[S. K. Nielsen]]| ^Teksto:|[[wpeo>H. C. Andersen]]| ^Tipo|traduko| ^Origia teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| ===== Teksto ===== Ho, kiel bela la arbar', kuk-kuk, kuk-kuk, falera, kun hela, verda foliar', Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. La Junular' en amebri' promenas ofte tie cxi. /: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/ En luna brilo iras ni, kuk-kuk, kuk-kuk, falera, kaj ankaux sub la sunradi', kuk-kuk, kuk-kuk, falera. De la kukol' ekscias vi, cxu pli da kisoj havos vi. /: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera, :/ Nur pensu pri gajec' kaj gxoj', kuk-kuk, kuk-kuk, falera, kaj iru laux la hela voj'. Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. Kaj la kukolo kantas pri la amo inter li kaj sxi. /: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/ {{tag>kanto litero_e dana}}