====== En la finna arbaro ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Dold tnellan furorna ligger min koja| ^Originala teksto|[[J. Koskinen]]| ===== Teksto ===== Inter la pinoj sin kasxas profunde mia kabano en arbarsusur', per la sunlum' supersxutaj abunde levas sin montoj kiel blua mur'. Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li! Finna arbar', ho, respondu vi! En la arbar' sonas kant' de l’ kukolo, sian edzinon alte lauxdas li; al la orelo la cxaskorna solo lin akompanas en bel-harmoni'. Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li! Finna arbar', ho, respondu vi! Jen mia propra spirito parolas per la sonora vocx' de l’ finna arbar'; ne mian gxojon reteni mi volas, kantas mi el la kor' sen ia avar': Hoj, lari, lari la! hoj, lari, lari li! Finna arbar', ho, respondu vi! {{tag>kanto litero_e finna}}