====== En la granda urbo ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA - László (Laca) GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== En la granda urbo cxiuj homoj kuras, per rubajx-paperoj nur la vento ludas, juna kaj maljuna senride pasxas, skulptura vizagxo, vi kiun kasxas? Ne plu estas modo montri vian senton, ne plu decas doni al homoj atenton, busxon, nazon teni estas la vizagxo — kial vi ridetas, cxu foriris via sagxo? Ne, ne akceptas mi tiun mondon, mi iras sercxi amikan rondon, venu kun mi, se vi tion volas, hodiaux ni pri amo parolas! La auxtoj amasas surstrate, kaj vi tusas, ecx por ducent metroj pro tio vi buson uzas, se dum kelkaj tagoj tute ne ventas, la fumo kiel nubo, minace densas. Ne, ne akceptas mi tiun mondon, mi volas gardi la puran fonton, venu kun mi, se vi tion volas, hodiaux ni biciklon sxoforas! Ne, ne akceptas mi tiun mondon, mi iras sercxi amikan rondon, por montri al ili mian senton, kaj kune gardi la puran fonton. {{tag>kanto litero_e esperanto}}