====== En la IJK ====== ^Esperanta teksto|[[JoMo]]| ^Esperanta plenumo|[[JoMo]]| ===== Teksto ===== Por bona lerno kaj progres′ Mi iam iris al kongres' //Refreno:// >En la IJK, en la IJK >En la IJK povas okazi io ajn Varmis etoso kaj umad′ Dum la IJK en Kerkrad' >//Refreno// Mi senzorgintus ĝis la fin' Se ne aperis jam polin′ >//Refreno// (Ĉiuj kune) //Longa refreno:// >En la IJK, en la IJK >En la IJK, en la IJK >En la IJK povas okazi io ajn Post centa bambo dum dancvesper′ Naskiĝis por mi la esper', ke >//Refreno// Ni flirtis en amasloĝej′ Dank' al Di′, al ŝi, kaj al TEJ' >//Refreno// (Ĉiuj kune nun) >//Longa refreno// Ekanta amo kun la PIV Daŭradas dum la tuta viv′ >//Refreno// (Ĉiuj kune nun) >//Longa refreno// En la IJK povas okazi io ajn En la IJK povas okazi io ajn {{tag>kanto litero_e}}