====== En la mateno ====== ^Esperanta teksto|[[S. J. IJSSELSTEIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|De morgen breekt aan| ===== Teksto ===== /: Levigxas la sun' :/ Amikoj eksteren, Eksteren kun gxoj', Por kanti kaj ludi Kaj salti sur voj'. Jam kantas la birdoj Sur rand' de la nest' Kaj diras bonvenon Al hom' kaj al best'. /: Saluton al vi :/ Ho fresxa herbejo, Ho rava arbar', Kampar', erikejo Kaj riveretar'. Ni krias, ni gxojas Ni gxuas kun gust'. Kaj cxiuj ni spiras Per tuta la brust'. {{tag>kanto litero_e flandra}}