====== En la oficejo ====== ^Muziko|tradicia tuva| ^Esperanta teksto|[[Rogier Huurman]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo|Tyvam Cheri| La kanto aperas en la muzikalo [[Petveturaj Aventuroj]] kantita de 'Alex' (A), 'Klaus' (K), 'Judit' (J) kaj 'Ron' (R). Ĝi temas pri la vivo en la Centra Oficejo de TEJO. ===== Teksto ===== K+A: En la granda oficejo, oficejo Nia dom’ kaj laborejo, laborejo Al vi kantas ni konsile, ni konsile Kaj vi vivos tre facile, tre facile A: Poŝton legu telefone, telefone Tuj respondu perŝablone, perŝablone Cirkulero komitate, komitate Ĉio iras aŭtomate, aŭtomate K: Ne tro zorgu pri estraro, pri estraro Restas nur por duonjaro, duonjaro Multe flugu al forumoj, al forumoj Repagitaj vojaĝumoj, vojaĝumoj J: Kiam fakte vi laboras, ĉu laboras? R: Viajn devojn vi ignoras, ja ignoras A: Faras ĉion, kion petas, ili petas K: Ĉiutage laboretas, laboretas K+A: En la granda oficejo, oficejo Nia dom’ kaj laborejo, laborejo Kafopaŭzo en angulo, en angulo Jen la viv’ de volontulo, volontulo ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=K4WB6Zbo77c&list=OLAK5uy_lPZoTtVRF__kb9Fud85yxfILgPdtIZbAg&index=5 {{tag>kanto litero_E}}