====== En majo ====== ^Muziko|melodio de: Im Maien| ^E-teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ===== Teksto ===== Sin volvas el burgxonoj, La juna foliar'. Jam flugas nun alauxdoj Odoras la florar'. (2-foje) Sur kampo brilas ora sun' Ho! tero, kiom bela nun En majo, en majo, en majo! (2-foje) Dum krevas la burgxonoj, Elvolvas cxio sin. Kantadas gajaj birdoj, Susuras font' kaj pin'. (2-foje) Eksonu kanto tra l'aer': Ho! kiom bela nun la ter' En majo, en majo, en majo! (dufoje) Sin dolcxe lulas arboj En kara bril' de sun'. Cxielen flugas birdoj; Ho, ilin sekvi nun! (2-foje) Mi volus jodli tra l’aer': Ho! kiom bela nun la ter' En majo, en majo, en majo! (dufoje) {{tag>kanto litero_e}}