====== En nekutime krispa mond’ ====== ^Muziko|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart Amzeyev]]| ^E-teksto|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa]]| ===== Teksto ===== En nekutime krispa mond’ Mi kolektadis kantarelojn, Barilojn metis en barelojn Dum pigobirda mokadmon’. Nur mankis punoplena mon’ Por lui senprofitan melkon Kaj flosi sub melkita vel’ kun Malina kri’ en svaga ond’. Plej bunta plum’ de kakatu’ La mondan krispon nun ornamis Krepusko horizonten lamis Sen povo plusi du kaj du Honore gaja mia blek’ Triumfis en krepuska vasto – Ĉi tiu estis nur kanvas’ do Ne kaŭzo por banala fleg’. Enue eĥis voka sven’ En nekutima monda krispo. Sed estis mi esperantisto Kun rev’ pri l’fora fina venk’! Min akcelante en flamenk’ Mi trote venis dekstralanden Kaj mumiiĝis kun demand’ en Orela fundo de haven’: Ĉu, do, en ver’ senvela vago Estis nur saĝa sonĝa blago? {{tag>kanto litero_e esperanto barda}}