====== En Restoracio ====== ^Muziko|[[Jelena Pishchikiene]]| ^Esperanta teksto|[[Jelena Pishchikiene]]| ^Esperanta plenumo|[[Sepa Asorti]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Aleksandr Blok]]| ===== Teksto ===== Mi neniam forgesos, ĉu estis aŭ ne la vespero En flam` de l` aŭror` Degelante disiris la pala ĉielo, palpebrumis lanternoj el for` Ĉe fenestro mi sidis en plen-plena aŭlo La arĉoj kantadis pri am` Nigran rozon mi sendis al vi en pokalo Stelumanta per sento ĉampan` //Refreno:// >Insolente mi reverensis, en la kor` ardis flam` >Vi eldiris akre intence - “Ne pensu pri am`” > //Refreno// Kvazaŭ timanta birdo vi impete movis Pasis vi, kiel sonĝo facil` Jen enblovis parfumo, okulharoj ekdormis Maltrankvile ekflustris la silk` De profunda spegulo vi ĵetis rigardon Estas ĝi en la kor` por ĉiam Tamburino frapadis kaj dancis ciganoj Ĝis mateno kantante pri l` am` ===== Eksteraj ligoj ===== * https://tubaro.aperu.net/v/ytb_vjvUhBP-sZc/ - muzikfilmeto ĉe Tubaro {{tag>kanto litero_r}}