====== En roz-odoro ====== ^Muziko|[[princo Gustavo]] de Svedio| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Kal VANSELOW]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== En roz-odoro sub stelar-sereno, En paca tiu cxi vesper-trankvil', En reva horo, dum el flor-gxardeno Auxdigxas nur la najtingala tril', >En tiu cxi ravega rond' Forgesu pri la tuta mond', Pri cxiu kor-cxagreno. Ne plu bezonas ni demandi, kie Sin la felicxo kasxas sur la ter'. Kun kor' cxe koro trovu nin cxi tie En roz-odor' la nokto de somer', >Por ke ni en reviga rond' Forgesu pri la tuta mond', Pro felicxeg' ebrie. {{tag>kanto litero_e sveda}}