====== En Someren ====== ^Muziko|[[Jonny M]]| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|Jonny M ([[En Somero]])| Tiu ĉi kanto estis verkita kaj prezentita dum JES 2017/18 en Szczecin, Polujo. Ĝia teksto prezentas la kandidatiĝon de NEJ por la IJK 2019 kaj primokas la alian kandidatiĝon de SKEJ. (Gunnar ne partoprenis la prezentadon por resti neŭtrala en la konkurso.) ===== Teksto ===== Mi flugas al Amsterdamo! Mi trajnas tra la land’, atingas kongreson en Someren, feliĉe, ĉar mia amikar’ estas tie. Kotizo estas bela kaj la festo senĉese daŭras ĝis mateno por esti kontenta. Mi iras al la herbejo, mi ekskursas sur biciklo. La homoj volas jam aliĝi al IJK ‘19 en Nederlando. En Someren, vovoj, IJK okazos, vovoj. La trinkej’ estas granda klubejo kaj program’ absoluta paradizo. Rapidas la reto kaj la manĝo, afrikanoj ricevos la vizon. Kotizo estas bela kaj la festo senĉese daŭras ĝis mateno por esti kontenta. En Someren, vovoj, IJK okazos, vovoj. Kaj ni ne vojaĝos al Tatroj. Ne, IJK ne estos en Tatroj. Kaj ni ne voĉdonas por Tatroj. Ĉar Someren ne estas en Tatroj. En Someren, vovoj, IJK okazos, vovoj. En Someren {{tag>kanto litero_e}}