====== En sun’ tri knabinoj ====== ^Auxtoro|Gustaf Fröding (1860-1913)| ^E-teksto|[[wpeo>E. Malragren]]| ^Origina titolo|Tre trallande jäntor| ^MIDI|{{:muziko:En_sun_tri_knabinoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:En_sun_tri_knabinoj.png}} En sun' tri knabinoj iradis, sur vojo al "Lindane Li". La jupoj svingigxis, flirtadis, kaj gaje kantetis la tri. Tra-la-la-la-la-la ktp. Kaj ili soldate marsxadis, kaj poste valsadis la tri. La senparulin’ lacigxadis. Do kantu kun gxoj' tiel cxi. Tra-la-la-la-la-la ktp. Sed kreskis cxe kurbo primolo, kaj tie kun granda talent’ kriadis la tri; Ho kukoloj kaj levis la jupon. Silent'! Tra-la-la-la-la-la ktp. Farigxis silento mortmorta, rugxigxis jen ciuj la tri. Sed kial silent' tiel forta, kaj kial rugxigx' tie cxi? Tra-la-la-la-la-la ktp. Jes, Cxar staris ce kurbo idolo, studento, sed ne! estis tri kriante imite: Kukolo! Kaj jen la gajega ari'! Tra-la-la-la-la-la- ktp. {{tag>kanto litero_e sveda notoj midi akordoj}}