====== En Taruso ====== ^Teksto|Н. Заболоцкого| ^Muziko|?| ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Traduko de rusa kanto "Целый день стирает прачка". ===== Teksto ===== Kiom tedis al Marusjo Vivi en Taruso - Kokoj kaj anseroj bruaj ... Gardu nin Jesuo. Frotas tolojn lavistino, Edzo iris drinki. Sur la sojlo la hundido Trem-rigardas cxirkaux: Iu foren jen eskapas, Jen en domo ploras, - Per okuloj sagxaj gapas, Softe kunangoras. Kaj al kiu trista ploro Venos en Taruso? Estas certe, ke ankoraux, Venos al Marusjo. Por ne plu okuloj vidu La anserojn kvakajn Kune kun kokinoj hidaj Vagi inter flakoj. "Se mi havus tiajn plumojn, Sur flugiloj fortaj, Mi auxdacus dum mallumo, Flugus for de l'korto." Abomenas al Marusja Vivo en Taruso, Kokoj kaj anseroj skuaj ... Gardu nin Jesuo. {{tag>kanto litero_e rusa}}