====== En trinkej' amikec' kaj pasi' ====== ^Teksto & Muziko |Jaime Urrutia| ^E-teksto| [[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Kantas|Gabinete Caligari| * Originala titolo: //El calor del amor en un bar.// Kanto de la bando Gabinete Caligari, el la madrida pop-movado de la 80aj, jaroj kie la bando omaĝas al trinkejoj. La muziko havas ritmon de [[wpeo>pasodoblo]], sed melodion kun (laŭ mi) tre klara rusa influo, kie eblas aŭdi eĉ balalajkojn! ===== Teksto ===== {{ youtube>nxoOpCgmwW4}} Karul' diboĉa nokto pasas sed ni ĝoju plu ve! mateniĝas tamen restu kune ambaŭ du. Tiaj, sensaciaj! trinkejoj por konversaci' tostas en trinkej' amikec' kaj pasi'. Karulo ne sukcesis mi konduti kun prudent' kaj pro la vigla nokto forglitiĝis la moment'. Knabo! servu kafon kun lakto por la matenmanĝ' kaj ŝmir-panon kun marmelad' el oranĝ'. Du sinjorinoj gvatas nin kun timo al skandal' kelner' malfruas pro legado de la sport-ĵurnal'. Tiaj, sensaciaj! trinkejoj por konversaci' tostas en trinkej' amikec' kaj pasi'. Karulo kvankam la memregon ekvualas ĝin' alvenas nepre tempo por sincer': "mi amas vin". Vinon, britan ĝinon kelner'! kun iom da glaci' tostas en trinkej' amikec' kaj pasi'. Mendu, kaj ne plendu, du pliajn glasojn da viski' tostas en trinkej' amikec' kaj pasi'. en trinkej' amikec' kaj pasi' en trinkej' amikec' kaj pasi'. {{tag>kanto litero_E hispana popo filmo nefunkcia_filmo}}