====== En vespero trankvilega ====== ^Melodio|germana popolkanto ĉ. 1800| ^Germana teksto|Karl Enslin 1851| ^E-teksto|Bernhard Loosche| ^Origina titolo|[[wpde>Guter Mond, du gehst so stille]]| ===== Teksto ===== En vespero trankvilega Vi mallauxte, ora lun', Post la tago sufokega Refresxigas korojn nun. Vidas vi al homplendado Dolcxe el cxiela rond', Supreniras lauxdkantado Al la majstro de la mond’, Ho, ke niaj koroj igxu Plenaj de cxielgxueg’! Ke la vivo liberigxu De la peka doloreg'! Malsevere, klara via Lumo cxirkauxprenas nin. Kiel luno or-radia, Homa kor', purigu vin! Bona luno, pacplenigu La animon de la hom', Kaj cxielen gxin altigu Gxis la plej agrabla dom'! Tie kun la angxelaroj Lauxdos ni en harmoni' Dion dum eternaj jaroj! Cxu vi volas, koro, pli? {{tag>kanto litero_e germana}}