====== Engelbrekt ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|I gamla, döende jätteekar| ===== Teksto ===== Kverkar' giganta! De temp' pasinta staradas vi. Pri sangbatal', kiun vi vidinta, nun pensas mi. /: Trankvila estas la region', sed nikso ludas en plenda ton'. :/ Noktmeze, kiam la herboj teraj klinigxas, jen! pro la blovetoj, la dolcx-someraj, cxe Jelmaren, /: la tero gxemas en dormaspekt', la vento flustras pri Engelbrekt. :/ Vivago lia, la grandanimo, la vira sent' ankoraux vivas en altestimo cxe nia gent'. /: Sed en la pens': "Kiel mortis li?" sin miksas cxiam melankoli'. :/ {{tag>kanto litero_e sveda}}