====== Epifania tango ====== ^Muziko|Tatjana VINOGRADOVA| ^Esperanta teksto|[[Vladimir MININ]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|Sergeo JAKOVLEV| ===== Teksto ===== Koro nokte ekhaltetis en cxi frosta januar', Nur muziko plu auxdigxis per senvorta parolar'. Proksimigxis iu sento en cxi-nokta efektiv'. Dum la fest' epifania sxprucis hela fonta viv'. //Refreno:// >Konscienco ja permesis pensi lante kun tener', >Kvazaux tute ne aperis en animo ecx peker'. >Kvazaux jen - arom' picea en pregxejo kaj silent', >Tra glacia vitr' fantomis pala Luno en kontent'. Lumis svage, lumis froste origata tul-kurten', Koro kredis serioze kvazaux bebo post amen'. Koro nokte ekhaltetis en cxi frosta januar', Nur muziko plu auxdigxis per senvorta parolar'. //Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://vk.com/topic-20674601_29767084 pagxo de Tomska E-klubo kun rusa originalo {{tag>kanto litero_e}}